Dokumentaro

F-Droid estas kaj deponejo de konfidindaj liberaj aplikaĵoj por Android kaj “deponej-ilaro” provizanta ilojn por instali kaj administri aplikaĵ-vendejon. Ĝi estas liber-programara komunuma projekto evoluigata de multege da kontribuantoj. Ĝi ankaŭ oferas plenan ilaron por administri operacion de transformi aplikaĵan fontkodon al publikig-pretaj kompilaĵoj.

La F-Droid-servil-ilaro provizas diversajn skriptojn kaj ilojn, kiuj estas uzataj por administri la ĉefan aplikaĵ-deponejon de F-Droid. Vi povas uzi ilin por krei vian propran aŭ alternativan deponejon por publikigi, aŭ por helpi krei, testi aŭ enmeti metadatumojn al la ĉefa deponejo.

Unuaj paŝoj

Pliaj informoj

  • kondutkodo: kiel sinteni dum komunikadi en la projekto F-Droid
  • kiel helpi: ĉiu povas kontribui al la projekto F-Droid
  • konataj deponejoj: listo da F-Droid-kongruaj katalogoj de aplikaĵoj (deponejoj)
  • kanaloj de eldono kaj subskrib-ŝlosiloj: diversaj kanaloj per kiuj F-Droid estas eldonata kaj informoj pri kiel verigi ilin per kriptografiaj subskrib-ŝlosiloj
  • sekur-modelo: konciza klarigo pri kiel F-Droid liveras programaron al uzantoj sekure
  • deponej-farilo: uzant-afabla ilo por administri proprajn deponejojn
  • traduko: kiel ĉiu parto de F-Droid estas tradukata
  • konsiletoj: kolekto de praktikaj konsiloj por plifaciligi uzadon de F-Droid

Programistoj