Kontribui

La projekto estas tute kreita kaj prizorgata de volontuloj. Vi povas helpi:

Raporti erarojn

Se vi spertas problemon pri retejo aŭ klienta aplikaĵo, vi povas raporti ĝin al la rilata erar‑spurilo aŭ pridiskuti ĝin en la forumo aŭ en IRC (#fdroid ĉe freenode).

Aldoni aplikaĵojn

Se vi rigardis, ke iu aplikaĵo malestas en la deponejo (post legi politikon pri enmeto), bonvolu simple anonci ĝin per la speciala erar-spurilo pri aldoni novajn pakaĵojn.

Se vi estas teĥnike lerta, vi ankaŭ povas kunmeti bezonatajn metadatumojn kaj enmeti ilin en la deponejon F-Droid – datumoj, tio ĉi plirapidigos enmeton de nova aplikaĵo.

Same kun helpi kompili novajn versiojn de aplikaĵoj.

Pliajn informojn oni trovos en la dokumentaro aŭ per demandi per IRC (#fdroid ĉe freenode).

Traduki

La klienta aplikaĵo estas disponebla en multe da lingvoj. Se via lingvo mankas aŭ bezonas ĝisdatigon aŭ plibonigon, bonvolu krei konton kaj uzi la traduk-sistemon por fari ŝanĝojn.

Komencu kun sumigo pri traduko. Ankaŭ estas speciala sekcio en forumo por traduk-rilataj diskutoj.

Helpi programi

Estas kvar git-deponejoj gastigataj ĉe GitLab – unu por la klienta aplikaĵo por Android, alia por servila ilaro por lanĉi deponejon kaj kompili/instali aplikaĵojn loke, alia por rilataj metadatumoj pri aplikaĵoj en la ĉefa deponejo de F-Droid. La lasta deponejo temas pri retejo kaj dokumentaro. La plej facila maniero por kontribui evoluigadon estas fari kopion de tiuj deponejoj kaj enmeti ŝanĝojn. Se vi faras seriozajn ŝanĝojn, estus bone pridiskuti ilin ĉe IRC aŭ en la forumo por certiĝi, ke ili kongruas kun la projektcelo aŭ ne kolizias aŭ duobligas laboron de aliaj programistoj.

Por labori kun la servilo aŭ projekt-datumoj estus bone legi la manlibron.

Helpi pri infrastrukturo

F-Droid liveras diversajn servilojn (por kompili programaron, retejo, elŝutejoj…), kiuj bezonas senĉesan prizorgon, disponigon bazitan sur Ansible kaj administron de aparataro. Pliajn informojn oni trovos per demandi per IRC (#fdroid-dev ĉe freenode) aŭ per team@f-droid.org.