F-Droid estas roboto kun inklino al libera kaj malfermkoda programaro por la operaciumo Android. Ĉe tiu ĉi retejo vi trovos deponejon de liberaj kaj malfermkodaj aplikaĵoj, klienton por Android por instali kaj ĝisdatigi kaj novaĵojn, recenzojn kaj aliajn aĵojn pri Android kaj libereco de programaro.
Donacoj al evoluigo de F-Droid estas administrataj per nia OpenCollective. Donacoj al la ĉefa infrastrukturo de f-droid.org estas administrataj de la privata firmao F-Droid Limited registrita en Anglujo (n-ro 08420676).
Kontakti
Vi povas diskuti pri F-Droid aŭ akiri helpon ĉe la forumo aŭ babilejo de F-Droid-uzantoj.
Por babili kun aliaj pri F-Droid, aŭ aliĝu al la IRC-kanalo #fdroid ĉe freenode aŭ al la Matrix-babilejo #fdroid:f-droid.org. Diskutoj estas registrataj ĉe matrix.f-droid.org.
Ankaŭ ekzistas pontoj al Telegram kaj Jabber/XMPP (eksperimentaj). Por aliĝi per Telegram, klaku tiun ĉi ligilon; por diskuti per Jabber/XMPP, aliĝu #fdroid#matrix.org@bridge.xmpp.matrix.org.
F-Droid-kontribuantoj ankaŭ administras la konton ĉe la socia komunikilo Fediverso. Vi povas kontakti aŭ aboni nin ĉe @fdroidorg@mastodon.technology.
Vi povas kontakti nin per retpoŝto ĉe team@f-droid.org, sed plie atendi respondon ĉe la forumo aŭ IRC. Se vi volas helpi, vi povas aliĝi.
Konsultado kaj komerca subteno
Se vi kondukas organizaĵon, kiu uzas aŭ volas uzi F-Droid, vi iam volus konsulti spertulon. Tiucele ni listigas firmaojn kaj programistojn, kiuj kontribuis iel al F-Droid kaj oferas sian helpon:
Trovi konsultanton pri F-Droid
Permesiloj
- La fontkodo por tiu ĉi retejo kaj la enhavo eldonita de la komunumo de F-Droid estas disponeblaj laŭ la permesilo GNU Affero General Public License versio 3 aŭ pli nova (AGPLv3+).
- La enhavo de la sekcio “novaĵoj” kaj la mark-emblemo F-Droid estas disponeblaj laŭ la permesiloj Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 (CC-BY-SA-3.0) aŭ GNU General Public License versio 3 aŭ pli nova (GPLv3+).
- La priskrib-teksto kaj grafikaĵo de ĉiu aplikaĵo estas eldonitaj laŭ propra permesilo por tiu projekto. Libera programaro ankaŭ havu liberan priskribon kaj grafikaĵon.
- La mark-emblemo de F-Droid estis kreita de William THEAKER. Ĝiaj ĝisdatigoj kaj plia artaĵo danke al Robert MARTINEZ.
Kondiĉoj, ktp.
F-Droid estas neprofita volontula projekto. Kvankam oni faris ĉion por certigi ke ĉio en la deponejo estas sekura por instali, vi uzas ĝin NUR SUB VIA RISKO. Kiam tio eblas, aplikaĵoj en la deponejo estas kompilitaj el fontkodo kaj tiu fontkodo estas kontrolita pri eblaj sekurecaj kaj privatecaj problemoj. Tamen tiu kontrolo ne estas funda, do oni garantias nenion.
F-Droid respektas vian privatecon. Ni ne spuras vin aŭ vian aparaton. Ni ne spuras kion vi instalas. Ni ne postulas konton por uzi la klienton kaj neniuj kromaj identigaj datumoj krom numero de versio estas sendataj al nia servilo. Ni eĉ ne permesas instali aliajn spurantajn aplikaĵojn el la deponejo, escepte se vi aktivigos fieblon “spurado” en agordoj. Ĉiuj personaj datumoj, kiujn vi decidas doni al ni (ekz. retpoŝta adreso kiam registri konton por skribi en la forumo) ne forlasas nin kaj ne estos uzitaj por iu escepte administri vian konton.
Kontribuintoj
La projekto F-Droid estis fondita je 2010 de Ciaran GULTNIEKS kaj ekzistas danke al (almenaŭ) jenaj personoj:
- Alberto A. Fuentes
- Alex Oberhauser
- Ali Demirtaş
- Andreas Itzchak Rehberg
- Andrew McMillan
- Andrew Nayenko
- Antonio Tapiador
- Ayron Jungren
- Balázs Meskó
- Ben Arnold
- Boris Kraut
- Chirayu Desai
- Ciaran Gultnieks
- Cédric Cabessa
- Dan Bravender
- Danial Behzadi
- Daniel Kraft
- Daniel Martí
- David Black
- David Sterry
- Dominik Schürmann
- Fabian Rodriguez
- Felix Edelmann
- Florian Schmaus
- Fynn Godau
- Graziano Sorbaioli
- Greg Lyle
- Hans-Christoph Steiner
- Hans-Emil Skogh
- Henrik Tunedal
- Ivo Ugrina
- Jan Berkel
- Jan C Borchardt
- Jochen Sprickerhof
- John Sullivan
- João Fernando C. Júnior
- Kees Hulberts
- Kevin Cernekee
- Kevin Everets
- Laura Arjona Reina
- Leonardo De Luca
- Marcus Hoffmann
- Mariotaku Lee
- Mathijs van Gorcum
- Matt Kraai
- Matthias Weiler
- Michael Haas
- Michael Pöhn
- Michele Azzolari
- Mostafa Ahangarha
- Nat Meysenburg
- Neo Kolokotronis
- Nico Alt
- Nicolas Raoul
- Nikita Kozlov
- Nutchanon Wetchasit
- Osoitz Elkorobarrutia
- Oğuz Ersen
- Paul Sokolovsky
- Peter Serwylo
- Philipp Wollschlegel
- Pierre Rudloff
- Rafael Fontenelle
- Robert Martinez
- Ruslan Boitsov
- Stefan Handschuh
- Steven McDonald
- Sveinn í Felli
- Takumi Shoji
- Tias Guns
- Tobias Kuban
- Torsten Grote
- Trey Yang
- Valerio Bozzolan
- Wellington Terumi Uemura
- William Theaker
Se vi kontribuis al F‑Droid kaj via nomo mankas aŭ eraras, aldonu vin al la listo! Se vi estas tradukisto, aldonu vian Weblate-uzantnomon. Bonvolu ordigi la liston laŭ familinomo.
La originala kliento F-Droid estas bazita sur la aplikaĵo Aptoide de Roberto JACINTO.
